/
Eo-Minetest

Majntesta servilo: libregamenight.xyz:30000

Ekde ĉirkaŭ komenco de 2017!

Ni konstruis belajn domojn, firmajn pontojn, kaj grandajn, senmisajn tunelojn tra miloj da monderoj. Aliĝu!

La majntesta servilo de LGN temas pri travivado en nia propra subludo fondita sur minetest_game kun kodo el OCD, kelkaj novaj modifaĵoj, kelkaj multe redaktitaj modifaĵoj, kaj aro da simplaj ϗ samstilaj teksturoj.

Inter novaj aldonoj troveblas:

  • tute novaj sonoj de estuloj
  • robotaj delfenoj en profundaj subteraj akvoj :o
  • eblo baki delfenojn, ĉar ili pekas
  • mortmesaĝoj amuzaj kaj sagacaj (laŭ ties aŭtoro >.>)
  • kelkaj propraj tri-dimensiaj monder-modeloj
  • ostarkapoj anstataŭ ostoj kiel postmortaĵoj
  • fantomoj aperantaj post malfeliĉaj mortoj de ludantoj
  • propra elekto de haŭtoj – ĉiuj liberaj kaj amikaj al LiGNUkso
  • he, eĉ haŭtoj de RMS, Freedo, Tukso, ktp.

Inter pli malnovaj (kaj pli maloftaj) aferoj troveblas:

  • kelkaj estuloj (mobs_redo: delfenoj, fantomoj, ĉevaloj, ktp.)
  • ĉiuj iloj de OCD meteblas kiel monderoj
  • tenataj torĉoj lumas la ĉirkaŭaĵojn
  • aliaĵoj ĝuste nun nerememoritaj!

Venu do, aliĝu al ni ĉe #lgn kaj la servilo! :)


Vi povas alŝuti vian propran majntestan haŭton ĉi tie, kaj elŝuti arĥivon kun fontaĵoj de la subludo aŭ ĉi tie, aŭ ĉe git.

Page last modified on March 18, 2018, at 10:11 PM
Powered by PmWiki + ☭ + ♥